시편 2편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절
- 1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
- 2 Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:
- 3 Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!
- 4 La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
- 5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:
- 6 Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto.
- 7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis.
- 8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.
- 9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
- 10 Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero!
- 11 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo.
- 12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗