로그인

시편 1편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 6절

  1. 1 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
  2. 2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
  3. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
  4. 4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
  5. 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.
  6. 6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗