시편 3편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절
- 1 Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi!
- 2 Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.
- 3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
- 4 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.
- 5 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
- 6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
- 7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
- 8 Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗