잠언 19장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 29절
- 1 Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbuŝulo kaj malsaĝulo.
- 2 Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.
- 3 Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.
- 4 Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko.
- 5 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
- 6 Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
- 7 Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
- 8 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.
- 9 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
- 10 Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
- 11 Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
- 12 Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
- 13 Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
- 14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
- 15 Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
- 16 Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
- 17 Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
- 18 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
- 19 Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema.
- 20 Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa.
- 21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
- 22 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.
- 23 Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
- 24 Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.
- 25 Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon.
- 26 Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
- 27 Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo.
- 28 Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon.
- 29 La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsaĝuloj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗