잠언 18장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 24절
- 1 Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo.
- 2 Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.
- 3 Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko.
- 4 La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero.
- 5 Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo.
- 6 La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn.
- 7 La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.
- 8 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
- 9 Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
- 10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.
- 11 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.
- 12 Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.
- 13 Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.
- 14 La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
- 15 La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion.
- 16 Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
- 17 La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas.
- 18 La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.
- 19 Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.
- 20 De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.
- 21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
- 22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
- 23 Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante.
- 24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗