잠언 20장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 30절
- 1 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.
- 2 Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.
- 3 Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema.
- 4 En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.
- 5 Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos.
- 6 Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
- 7 Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.
- 8 Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.
- 9 Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
- 10 Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
- 11 Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.
- 12 Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
- 13 Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.
- 14 Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.
- 15 Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo.
- 16 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
- 17 Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj.
- 18 Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.
- 19 Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon.
- 20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.
- 21 Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
- 22 Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.
- 23 Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.
- 24 La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?
- 25 Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.
- 26 Saĝa reĝo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.
- 27 La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; Ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo.
- 28 Favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.
- 29 Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.
- 30 Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗