잠언 16장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 33절
- 1 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
- 2 Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
- 3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.
- 4 Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.
- 5 Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.
- 6 Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.
- 7 Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.
- 8 Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.
- 9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.
- 10 Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo.
- 11 Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro.
- 12 Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono.
- 13 Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
- 14 Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni.
- 15 Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
- 16 Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.
- 17 La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
- 18 Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.
- 19 Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.
- 20 Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.
- 21 Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.
- 22 Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco.
- 23 La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo.
- 24 Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
- 25 Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
- 26 Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo.
- 27 Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro.
- 28 Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.
- 29 Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.
- 30 Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.
- 31 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata.
- 32 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
- 33 Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗