잠언 17장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 28절
- 1 Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.
- 2 Saĝa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
- 3 Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.
- 4 Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon.
- 5 Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.
- 6 Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
- 7 Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.
- 8 Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
- 9 Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.
- 10 Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, Ol cent batoj ĉe malsaĝulo.
- 11 Malbonulo serĉas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin.
- 12 Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.
- 13 Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.
- 14 La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.
- 15 Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
- 16 Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?
- 17 En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero.
- 18 Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.
- 19 Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon.
- 20 Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon.
- 21 Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon.
- 22 Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn.
- 23 Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.
- 24 Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.
- 25 Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro, Kaj malĝojo por sia patrino.
- 26 Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.
- 27 Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa.
- 28 Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗