잠언 15장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 33절
- 1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.
- 2 La lango de saĝuloj bonigas la instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon.
- 3 Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.
- 4 Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.
- 5 Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.
- 6 En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.
- 7 La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia.
- 8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.
- 9 Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.
- 10 Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
- 11 Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.
- 12 Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.
- 13 Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.
- 14 La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.
- 15 Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.
- 16 Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.
- 17 Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.
- 18 Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.
- 19 La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.
- 20 Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino.
- 21 Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon.
- 22 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.
- 23 Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo!
- 24 La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre.
- 25 La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.
- 26 Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.
- 27 Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.
- 28 La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon.
- 29 La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas.
- 30 Luma okulo ĝojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn.
- 31 Orelo, kiu aŭskultas la instruon de la vivo, Loĝos inter saĝuloj.
- 32 Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu aŭskultas instruon, tiu akiras saĝon.
- 33 La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon, Kaj humileco troviĝas antaŭ honoro.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗