욥기 37장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 24절
- 1 Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.
- 2 Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo.
- 3 Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.
- 4 Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo.
- 5 Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.
- 6 Al la neĝo Li diras: Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.
- 7 Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron.
- 8 La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo.
- 9 El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.
- 10 De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo.
- 11 La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon.
- 12 Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:
- 13 Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas.
- 14 Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.
- 15 Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?
- 16 Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?
- 17 Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude?
- 18 Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo?
- 19 Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.
- 20 Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.
- 21 Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin.
- 22 De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo.
- 23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.
- 24 Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗