욥기 36장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 33절
- 1 Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:
- 2 Atendu ankoraŭ iom; mi montros al vi, Ĉar mi havas ankoraŭ kion paroli pro Dio.
- 3 Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.
- 4 Ĉar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaŭ vi.
- 5 Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malŝatas; Li estas potenca per la forto de la koro.
- 6 Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.
- 7 Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun reĝoj sur trono Li sidigas ilin por ĉiam, Por ke ili estu altaj.
- 8 Kaj se ili estas ligitaj per ĉenoj, Malliberigitaj mizere per ŝnuroj,
- 9 Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.
- 10 Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.
- 11 Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;
- 12 Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.
- 13 La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;
- 14 Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malĉastuloj.
- 15 Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.
- 16 Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj.
- 17 Sed vi fariĝis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj juĝo tenas sin kune.
- 18 Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elaĉeto ne deklinu vin.
- 19 Ĉu Li atentos vian riĉecon? Ne, nek oron, nek forton aŭ potencon.
- 20 Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.
- 21 Gardu vin, ne kliniĝu al malpieco; Ĉar tion vi komencis pro la mizero.
- 22 Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?
- 23 Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri: Vi agis maljuste?
- 24 Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.
- 25 Ĉiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.
- 26 Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.
- 27 Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili verŝiĝas pluve el la nebulo;
- 28 Verŝiĝas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.
- 29 Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapiŝojn de Sia tendo,
- 30 Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.
- 31 Ĉar per ili Li juĝas la popolojn Kaj donas ankaŭ manĝaĵon abunde.
- 32 Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al ĝi aperi denove.
- 33 Antaŭdiras pri ĝi ĝia bruo, Kaj eĉ la brutaroj, kiam ĝi alproksimiĝas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗