욥기 38장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 41절
- 1 La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:
- 2 Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?
- 3 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
- 4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.
- 5 Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?
- 6 Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,
- 7 Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?
- 8 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;
- 9 Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,
- 10 Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
- 11 Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?
- 12 Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenruĝo ĝian lokon,
- 13 Ke ĝi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi;
- 14 Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuziĝu;
- 15 Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?
- 16 Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro? Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo?
- 17 Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego?
- 18 Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero? Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion?
- 19 Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,
- 20 Ke vi konduku ĝin al ĝia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al ĝia domo?
- 21 Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?
- 22 Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo, Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo,
- 23 Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?
- 24 Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?
- 25 Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,
- 26 Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas, Sur dezerton senhoman,
- 27 Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?
- 28 Ĉu la pluvo havas patron? Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso?
- 29 El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo?
- 30 Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo, Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas.
- 31 Ĉu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aŭ ĉu vi povas malligi la ligon de Oriono?
- 32 Ĉu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun ĝiaj infanoj?
- 33 Ĉu vi konas la leĝojn de la ĉielo? Aŭ ĉu vi povas aranĝi ĝian regadon super la tero?
- 34 Ĉu vi povas levi al la nubo vian voĉon, Ke abundo da akvo vin kovru?
- 35 Ĉu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi: Jen ni estas?
- 36 Kiu metis en la internon la saĝon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?
- 37 Kiu estas tiel saĝa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elverŝas la felsakojn de la ĉielo,
- 38 Kiam la polvo kunfandiĝas Kaj la terbuloj kungluiĝas?
- 39 Ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,
- 40 Kiam ili kuŝas en la nestegoj, Sidas embuske en la laŭbo?
- 41 Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗