욥기 11장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 20절
- 1 Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:
- 2 Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
- 3 Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?
- 4 Vi diras: Mia opinio estas ĝusta, Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj.
- 5 Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn,
- 6 Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras.
- 7 Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?
- 8 Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii?
- 9 Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro, Kaj pli larĝa ol la maro.
- 10 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon, Tiam kiu repuŝos Lin?
- 11 Ĉar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.
- 12 Eĉ vanta homo devas kompreni, Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo.
- 13 Se vi aranĝas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;
- 14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo:
- 15 Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.
- 16 Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
- 17 Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo, La mallumo fariĝos kiel mateno.
- 18 Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.
- 19 Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj serĉos vian favoron.
- 20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos, Pereos por ili la rifuĝo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗