욥기 10장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 22절
- 1 Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.
- 2 Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.
- 3 Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?
- 4 Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?
- 5 Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
- 6 Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,
- 7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?
- 8 Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas!
- 9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.
- 10 Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.
- 11 Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.
- 12 Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.
- 13 Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:
- 14 Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.
- 15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.
- 16 Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.
- 17 Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas.
- 18 Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!
- 19 Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.
- 20 Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,
- 21 Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
- 22 En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗