욥기 12장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 25절
- 1 Kaj Ijob respondis kaj diris:
- 2 Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la saĝo.
- 3 Mi ankaŭ havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?
- 4 Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata; Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo;
- 5 Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj, Pretigita por migrantoj.
- 6 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.
- 7 Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi;
- 8 Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro.
- 9 Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,
- 10 De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta Kaj la spirito de ĉiu homa karno?
- 11 La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon.
- 12 La maljunuloj posedas saĝon, Kaj la grandaĝuloj kompetentecon.
- 13 Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto; Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco.
- 14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.
- 15 Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas; Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron.
- 16 Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.
- 17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.
- 18 La ligilojn de reĝoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.
- 19 Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.
- 20 Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.
- 21 Li verŝas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.
- 22 Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.
- 23 Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.
- 24 Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;
- 25 Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗