로그인

시편 95편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 11절

  1. 1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
  2. 2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
  3. 3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
  4. 4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
  5. 5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
  6. 6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
  7. 7 Ĉar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
  8. 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
  9. 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.
  10. 10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
  11. 11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗