시편 94편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 23절
- 1 Dio de venĝo, ho Eternulo, Dio de venĝo, aperu!
- 2 Leviĝu, Juĝanto de la tero; Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
- 3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
- 4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
- 5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.
- 6 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili buĉas.
- 7 Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.
- 8 Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
- 9 Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
- 10 Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?
- 11 La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.
- 12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
- 13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
- 14 Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
- 15 Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
- 16 Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
- 17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
- 18 Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
- 19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.
- 20 Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
- 21 Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
- 22 Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
- 23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗