시편 96편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 13절
- 1 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.
- 2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon.
- 3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
- 4 Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
- 5 Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
- 6 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
- 7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
- 8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
- 9 Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaŭ Li la tuta tero.
- 10 Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en justeco.
- 11 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
- 12 Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
- 13 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, Ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗