로그인

시편 93편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 5절

  1. 1 La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
  2. 2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.
  3. 3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon, Levas la riveroj sian bruon;
  4. 4 Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
  5. 5 Viaj leĝoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗