시편 92편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 15절
- 1 Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
- 2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco,
- 3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.
- 4 Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
- 5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.
- 6 Malklerulo ne scias, Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
- 7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj ĉiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
- 8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.
- 9 Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras ĉiuj malbonaguloj.
- 10 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per freŝa oleo.
- 11 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.
- 12 Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
- 13 Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
- 14 Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj freŝaj,
- 15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗