시편 9편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 20절
- 1 Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.
- 2 Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
- 3 Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.
- 4 Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
- 5 Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
- 6 La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.
- 7 Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo.
- 8 Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
- 9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.
- 10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
- 11 Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
- 12 Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
- 13 Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
- 14 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo.
- 15 Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
- 16 Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela. .
- 17 La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
- 18 Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
- 19 Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.
- 20 Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗