시편 10편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 18절
- 1 Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?
- 2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo; Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.
- 3 Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.
- 4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.
- 5 Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj; Viaj juĝoj estas tro alte super li; Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.
- 6 Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.
- 7 Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.
- 8 Inside li sidas en la vilaĝoj; Kaŝe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malriĉulon.
- 9 Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malriĉulon; Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.
- 10 Li insidas, alpremiĝas, Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.
- 11 Li diras en sia koro: Dio forgesis, Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.
- 12 Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.
- 13 Por kio malpiulo malŝatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?
- 14 Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto. Al Vi fordonas sin malriĉulo; Por orfo Vi estas helpanto.
- 15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.
- 16 La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, Pereis la idolistoj de Lia tero. Sela.
- 17 Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
- 18 Por doni juĝon al orfo kaj premato, Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗