로그인

시편 8편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절

  1. 1 Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
  2. 2 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
  3. 3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
  4. 4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
  5. 5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
  6. 6 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
  7. 7 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
  8. 8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.
  9. 9 Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗