시편 88편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 18절
- 1 de Heman, la Ezraĥido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
- 2 Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; Klinu Vian orelon al mia ploro.
- 3 Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon.
- 4 Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
- 5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
- 6 Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
- 7 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.
- 8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
- 9 Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.
- 10 Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? Sela.
- 11 Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?
- 12 Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?
- 13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
- 14 Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
- 15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
- 16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.
- 17 Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.
- 18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗