로그인

시편 87편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 7절

  1. 1 Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
  2. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
  3. 3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
  4. 4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis.
  5. 5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
  6. 6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.
  7. 7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗