시편 89편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 52절
- 1 La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
- 2 Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
- 3 Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
- 4 Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
- 5 Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
- 6 Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
- 7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.
- 8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
- 9 Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
- 10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
- 11 Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
- 12 La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.
- 13 Vi havas brakon kun forto; Sela. Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
- 14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.
- 15 Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
- 16 Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
- 17 Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
- 18 Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
- 19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
- 20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
- 21 Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
- 22 Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
- 23 Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
- 24 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
- 25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
- 26 Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
- 27 Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero.
- 28 Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
- 29 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
- 30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
- 31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
- 32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
- 33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
- 34 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
- 35 Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
- 36 Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
- 37 Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
- 38 Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
- 39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
- 40 Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
- 41 Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
- 42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
- 43 Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.
- 44 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
- 45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.
- 46 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
- 47 Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
- 48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.
- 49 Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
- 50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
- 51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito.
- 52 Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗