시편 86편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 17절
- 1 Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
- 2 Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
- 3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro, Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
- 4 Ĝojigu la animon de Via sklavo, Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
- 5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
- 6 Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, Kaj atentu la voĉon de mia petego.
- 7 En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min.
- 8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
- 9 Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.
- 10 Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.
- 11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.
- 12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
- 13 Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.
- 14 Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon Kaj ne havas Vin antaŭ si.
- 15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
- 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.
- 17 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗