시편 85편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 13절
- 1 Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;
- 2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. Sela.
- 3 Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.
- 4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.
- 5 Ĉu eterne Vi nin koleros, Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?
- 6 Ĉu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo ĝoju per Vi?
- 7 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.
- 8 Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco.
- 9 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.
- 10 Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas.
- 11 Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo.
- 12 Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.
- 13 Justeco iros antaŭ Li Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗