시편 84편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절
- 1 Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
- 2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
- 3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
- 4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.
- 5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
- 6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
- 7 Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.
- 8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
- 9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
- 10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.
- 11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
- 12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗