시편 83편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 18절
- 1 Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
- 2 Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.
- 3 Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.
- 4 Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
- 5 Ĉar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraŭ Vi:
- 6 La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,
- 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;
- 8 Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela.
- 9 Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
- 10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero.
- 11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,
- 12 Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio!
- 13 Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
- 14 Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
- 15 Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
- 16 Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro, Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.
- 17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam, Ili malhonoriĝu kaj pereu.
- 18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗