로그인

시편 82편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절

  1. 1 Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.
  2. 2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
  3. 3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
  4. 4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
  5. 5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
  6. 6 Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
  7. 7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
  8. 8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗