시편 81편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 16절
- 1 Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.
- 2 Sonigu kanton, donu tamburinon, Ĉarman harpon, kaj psalteron.
- 3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.
- 4 Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob.
- 5 Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:
- 6 Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj.
- 7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela.
- 8 Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!
- 9 Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.
- 10 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.
- 11 Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min.
- 12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj.
- 13 Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
- 14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
- 15 La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.
- 16 Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗