시편 80편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 19절
- 1 Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!
- 2 Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.
- 3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
- 4 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
- 5 Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
- 6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.
- 7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
- 8 Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
- 9 Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;
- 10 Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
- 11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
- 12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
- 13 Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.
- 14 Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
- 15 Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
- 16 Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.
- 17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
- 18 Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
- 19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗