시편 79편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 13절
- 1 Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.
- 2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
- 3 Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.
- 4 Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.
- 5 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?
- 6 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;
- 7 Ĉar ili formanĝis Jakobon Kaj dezertigis lian loĝejon.
- 8 Ne memoru niajn antaŭajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; Ĉar ni tre konsumiĝis.
- 9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.
- 10 Kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio? Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.
- 11 Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;
- 12 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!
- 13 Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗