시편 7편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 17절
- 1 Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,
- 2 Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas.
- 3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
- 4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:
- 5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
- 6 Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon. Sela.
- 7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren.
- 8 La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.
- 9 Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
- 10 Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn.
- 11 Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage.
- 12 Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.
- 13 Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.
- 14 Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
- 15 Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.
- 16 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.
- 17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗