시편 76편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절
- 1 Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.
- 2 En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion.
- 3 Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela.
- 4 Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.
- 5 Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
- 6 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
- 7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
- 8 El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis,
- 9 Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela.
- 10 Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
- 11 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.
- 12 Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗