시편 75편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 10절
- 1 Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.
- 2 Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon.
- 3 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.
- 4 Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
- 5 Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;
- 6 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.
- 7 Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
- 8 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.
- 9 Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.
- 10 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗