시편 77편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 20절
- 1 Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias; Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.
- 2 En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; Mia animo ne volas konsoliĝi.
- 3 Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. Sela.
- 4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
- 5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
- 6 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
- 7 Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?
- 8 Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
- 9 Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
- 10 Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
- 11 Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
- 12 Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
- 13 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
- 14 Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.
- 15 Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.
- 16 Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuiĝis.
- 17 Nubegoj verŝis akvon, La ĉielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.
- 18 La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
- 19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.
- 20 Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗