시편 74편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 23절
- 1 Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
- 2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
- 3 Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
- 4 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
- 5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
- 6 Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
- 7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
- 8 Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
- 9 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
- 10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
- 11 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.
- 12 Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero.
- 13 Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
- 14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
- 15 Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.
- 16 Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon;
- 17 Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis.
- 18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
- 19 Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.
- 20 Rememoru la interligon, Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.
- 21 La suferanto ne reiru hontigita; Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
- 22 Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.
- 23 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗