시편 73편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 28절
- 1 Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.
- 2 Sed mi-apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
- 3 Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
- 4 Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
- 5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
- 6 Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
- 7 Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.
- 8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
- 9 Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.
- 10 Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde.
- 11 Kaj ili diras: Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
- 12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!
- 13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
- 14 Kaj mi turmentiĝas ĉiutage Kaj mi suferas punon ĉiumatene!
- 15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
- 16 Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
- 17 Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.
- 18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
- 19 Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro!
- 20 Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.
- 21 Kiam bolis mia koro Kaj turmentiĝis mia internaĵo,
- 22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.
- 23 Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.
- 24 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
- 25 Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
- 26 Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.
- 27 Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
- 28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗