시편 72편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 20절
- 1 Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo Kaj Vian justecon al la reĝido.
- 2 Li juĝu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.
- 3 La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaŭ la montetoj, per justeco.
- 4 Li juĝu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
- 5 Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.
- 6 Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
- 7 En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, Ĝis ne plu ekzistos la luno.
- 8 Li regu de maro ĝis maro Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
- 9 Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
- 10 La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
- 11 Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
- 12 Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon.
- 13 Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
- 14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
- 15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
- 16 Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon; Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.
- 17 Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
- 18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.
- 19 Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!
- 20 Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗