시편 71편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 24절
- 1 Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.
- 2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
- 3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
- 4 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.
- 5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
- 6 Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi ĉiam gloros.
- 7 Mirindaĵo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
- 8 Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, Ĉiutage de Via majesto.
- 9 Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
- 10 Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
- 11 Dirante: Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
- 12 Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
- 13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
- 14 Kaj mi ĉiam fidos Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
- 15 Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
- 16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.
- 17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
- 18 Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
- 19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?
- 20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
- 21 Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.
- 22 Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!
- 23 Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.
- 24 Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon; Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗