로그인

시편 6편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 10절

  1. 1 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
  2. 2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
  3. 3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
  4. 4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.
  5. 5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?
  6. 6 Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
  7. 7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
  8. 8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
  9. 9 Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon.
  10. 10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗