시편 66편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 20절
- 1 Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.
- 2 Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
- 3 Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
- 4 La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
- 5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
- 6 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li.
- 7 Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
- 8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
- 9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
- 10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
- 11 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
- 12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
- 13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
- 14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
- 15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
- 16 Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
- 17 Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
- 18 Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus;
- 19 Sed Dio aŭskultis, Li atentis la voĉon de mia preĝo.
- 20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗