시편 65편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 13절
- 1 Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
- 2 Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, Venas ĉiu karno.
- 3 Krimaĵoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.
- 4 Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo.
- 5 Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
- 6 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,
- 7 Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.
- 8 Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.
- 9 Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
- 10 Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn; Per pluvego Vi ĝin moligas, Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.
- 11 Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.
- 12 La stepoj de dezerto grasiĝas, Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.
- 13 La herbejoj kovriĝas per brutaroj, Kaj la kampoj vestiĝas per greno; Ili ĝojas kaj kantas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗