시편 67편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 7절
- 1 Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.
- 2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon.
- 3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
- 4 Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.
- 5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
- 6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.
- 7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗