로그인

시편 64편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 10절

  1. 1 Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
  2. 2 Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, Kontraŭ la amaso de krimuloj,
  3. 3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
  4. 4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
  5. 5 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras: Kiu ilin vidos?
  6. 6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
  7. 7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
  8. 8 Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
  9. 9 Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.
  10. 10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗