시편 63편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 11절
- 1 Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
- 2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
- 3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
- 4 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
- 5 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
- 6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
- 7 Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
- 8 Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
- 9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
- 10 Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj.
- 11 Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗