시편 59편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 17절
- 1 Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
- 2 Savu min de la krimuloj, Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.
- 3 Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
- 4 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
- 5 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn; Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.
- 6 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
- 7 Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?
- 8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn.
- 9 Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
- 10 Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.
- 11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo.
- 12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
- 13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. Sela.
- 14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
- 15 Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.
- 16 Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo.
- 17 Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗