로그인

시편 58편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 11절

  1. 1 Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? Ĉu vi juste juĝas, homidoj?
  2. 2 Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
  3. 3 De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
  4. 4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,
  5. 5 Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.
  6. 6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
  7. 7 Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.
  8. 8 Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu, Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;
  9. 9 Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego.
  10. 10 Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
  11. 11 Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗